Ora Mezo

Aprilo 29, 2008

Memkritiko en fotografio

Arkivita sub: Komuna — dmych @ 12:53 ptm
Tags: , , ,

Se vi premante la butonon de via fotilo pensas pri nenio, tio signifas, ke vi ne faras fotografion. Tio estas nura fotado, kiun anglalingvanoj nomas snapshot, sed tio ne estas arto de fotado.

Kio do estas la arto de fotado? Tio estas pasio kaj scio. Bona fotisto kaptas per fotilo ne nuran momenton, montras ne nuran objekton, sed sian rigardon al tio, kion li fotas, sian rilaton. Se vi havas tiun pasion kaj konsentas malsekiĝi sub pluvo atendante la plej bonan sceneton kaj poste sidi la tutan nokton ĉe komputilo plilaborante la fotaĵojn, vi certe povas atingi sukceson en la arto de fotado. Sed korm la pasio ja estas la sperto, la scio kiel fari bonan foton, kiel kapti kaj montri per foto tion, kion vi mem vidis.

Se vi havas tian pasion, ĉion alian vi povas atingi. Kaj frue aŭ malfrue, tiel aŭ aliel vi tion atingos. Necesas nur labori obstine kaj esti kritikema al si.

Do, kio estas sukcesa fotografio? Dmitrij Rudakov, aŭtoro de Oranĝa libro de cifereca fotografio, formulas tion jene:

  1. Estu la lumo - ĉio alia poste. La lumo estas fundamento de fotografio. Same kiel la poeto uzas vortojn, la fotisto uzas lumon. Se vi ne havas konvenan lumon, vi ne havas foton. La lumo difinas kia estos via foto kaj kion spektantoj vidos en ĝi.
  2. Klare esprimita temo aŭ objekto de foto. Tio, kion vi fotas, estu klara por vi mem. Se vi povas esprimi tion per unu vorto aŭ frazo, sekve ĝi ekzistas. Se ne, plej verŝajne vi mem ne scias kion faras. Kaj sekve tio ne estos klara al viaj spektantoj.
  3. Uzu unuan planon kaj fonon maksimume efektive por atingi viajn celojn. Ili estu akraj aŭ ne, en fokuso aŭ ne, estu parto de via komponaĵo aŭ ne forlogu atenton de ĝi. Sed tiuj elementoj de foto estu ĉiam sub via kontrolo. Nur vi difinas kiomgrade ili servu al via koncepto aŭ detruu ĝin.
  4. La medio nepre helpu al via koncepto. Estas tre malfacile fari malĝojan aŭ lirikan bildon dum hela sunplena tago. Ankaŭ estas malfacile foti florojn dum forta vento blovas. Ne batalu kontraŭ la medio, se ĝi ne respondas al via ideo, vi nur atendu. Fotografio ja ankaŭ estas arto de pacienco.
  5. Strebu al simpleco. Dum la pentrarto estas arto de enigo, fotografio estas arto de forigo. La foto de unu sola boato ofte estas pli drasta ol tiu kun deko da boatoj. La foto devas havi nur unu centron de intereso. Sekve, strebu al simpleco. Lernu oferi kaj forigi.

Jen, vi revenis hejmen kun centoj da fotoj en memorkartoj de via fotilo. Ĉu ĉiuj ili estas bonaj? Vi certe diras, ke ne. Fakte, multaj profesiuloj diras, ke kutima kvanto de bonaj fotoj estas ĉirkaŭ dekono de la tuta kvanto. Ekzemple, el 36-kadra filmo estas sufiĉe bonaj nur 3-4 fotoj. Do, ne hezitu forviŝi 9/10 da viaj kadroj (aŭ almenaŭ neniam montru ilin al iu ajn). Tio estas nur rubaĵo.

Jen, restis nur kelkaj fotoj, kiujn vi taksis bonaj. Rigardu ilin parkere kaj pacience. Ili estas bonaj, jes. Sed ĉu eblas ankoraŭ plibonigi ilin? Ĉu vi certas, ke vi mem vidis la samon dum fotado?

Unua rimedo por plibonigi foton estas tranĉado. Ĉu la komponaĵo bonas aŭ vi povas plibonigi ĝin? Rigardu kaj pensu ĉu la foto havas senbezonan spacon? Kiel ĝi aspektus, se vi fortranĉus tiun spacon? Lernu regulon pri trionoj. Kompreneble, vi devus memori pri komponado dum fotado. Sed ne ĉiam eblas bone komponi sceneton antaŭ premi la butonon. Do, vi povas ja korekti ĝin nun… Ankaŭ pripensu ĉu la foto belapektus en nigra-blanka varianto? Ĉu koloroj estas necesaj aŭ, kontraŭe, malhelpas al ĝi?

Jen, la laboro estas finita. Rigardu denove, provu rigardi kvazaŭ vi spektas foton de iu alia, provu rigardi kritike.

Kiam vi kritikas vian propran laboron, vi devas trovi tiun oran mezon de objektiveco sendepende kiom da forto kaj tempo vi perdis prilaborante ĝin. Tio malfacilas Dmitrij Rudakov en sia libro proponas simplan kaj efikan demandaron por taksi siajn fotojn. Respondante je dek demandojn vi povos pli objektive taksi sian laboron.

Do, respondu al vi mem je la demandoj:

  1. Kio estas temo aŭ subjekto de mia foto?
  2. Kial la lumo plejbonas kaj laboras por mia ideo?
  3. Kio estas centro de intereso en mia foto? Kial mi konsideras ĝin klare esprimita?
  4. Per kio mi atingis simplecon de komponado en mia foto?
  5. Kiuj duagradaj objektoj ĉeestas en la kadro kaj kial ili ne distras atenton de la ĉefa subjekto?
  6. Per kio aperas iluzio de profundo kaj perspektivo en mia foto?
  7. Kia ekspono estas bona por mia foto kaj kial tio konformiĝas al mia koncepto?
  8. Kiamaniere akreco laboras por mia ideo?
  9. Kial formato de la kadro (vertikala aŭ horizontala) plejbonas por mia subjekto?
  10. Kion devos senti spektanto dum rigardas al mia foto?

2 Komentoj »

  1. maksimume efektive »» lmmo devas esti “maksimume efike”

    Dankon pro viaj pensigaj tekstoj pri fotografio! Malgraŭ ke mi havis kurseton pri fotografio kadre de ĵurnalisma studado, estas ĉiam bone repensi pri la bazaj aferoj…

    Komento de jan Sulawiku — Aprilo 29, 2008 @ 3:36 ptm

  2. Dankon pro via komento, Jan.

    Komento de dmych — Aprilo 29, 2008 @ 3:45 ptm

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

Blog at WordPress.com.